Dufenhidramino | ||
Plata kemia strukturo de la Dufenhidramino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Dufenhidramino | ||
Dufenhidramino estas derivaĵo el la dufenil-metano | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 58-73-1 | |
ChemSpider kodo | 2989 | |
PubChem-kodo | 3100 | |
Merck Index | 15,3339 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | kristalblanka pulvoro | |
Molmaso | 255,35 g·mol-1 | |
Denseco | 1,027g cm−3 | |
Fandpunkto | 168°C | |
Refrakta indico | 1,5485 | |
Ekflama temperaturo | 102 °C | |
Solvebleco | Akvo:50 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 24 mg/kg (buŝe)[1] | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R22 | |
Sekureco | S23 S24/25 S37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P501[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dufenhidramino aŭ prefereble difenhidramino[3] (formulo C17H21NO) estas blanka solidaĵo uzata en la traktado de alergioj, kontraŭ sendormeco, jukado, en la traktado de la ordinara malvarmumo, tremoj en la Parkinsona malsano kaj naŭzoj. Ĝi estas sinteza drogo uzata kiel anstataŭaĵo de la natura skopolamino, unue priskribita de la itala apotekisto Giovanni Antonio Scopoli (1723-1788). Ĝi havas anti-histaminajn, trankviligajn, kontraŭdolorajn proprecojn.
Dufenhidramino estis unue priskribita en 1943 de la usona kemiisto George Rieveschl (1916-2007), kiu ankaŭ estas uzata en la traktado de la Parkinsona Malsano. Ĝi estas populara medikamento libere vendata en la tuta mondo. Ĝiaj efikoj estas tre simila al tiuj produktataj de la doksilamino. En la jardeko 1960 oni malkovris ke la dufenhidramino inhibas la rekapton de la neŭrotransmisiilo serotonino. La efikoj de la dufenhidramino estas pligrandigitaj en ĉeesto de alkoholo, inhibantoj de monoamina oksidazo, la trankviligilo diazepamo, hipnoto, aliaj trankviligiloj kaj deprimigiloj de la centra nervosistemo.[4]